Bedaurinde la supersignoj ankorau ne funkcias.
Mi havas vortarojn de preskau chiuj europaj naciaj lingvoj, de multaj lingvoj pluraj, sole de pola lingvo estas chirkau dek kvin (se oni konsideras ankau la plurvolumajn vortarojn). Krome kelkajn de ekstereuropaj lingvoj, i.a. de la china, hindia, indonesia, mongola ...
Ne, mi tutcerte ne forvendos ghin! (forvendi - verwenden - tsss, mi ne plu estas komencanto! ;-) )
... Sed eble shanghos kontrau unu de europa lingvo, de kiu mi ankorau ne havas, ekz. de la finna, latva au albana (tamen plej volonte de la finna, devus esti germana-finna au el unu el la aliaj lingvoj, kiujn mi bone parolas, en la finnan).
Mia vortaro estas 417-pagha mongola-germana de Hans-Peter Vietze el la eldonejo VEB Verlag Enzyklopädie Leipzig, 1988 (kaj kostis 41'000,- zlotojn ;-) ).
Hm, mi havas vortaron en tiuj lingvoj. Unu malgranda de Langenscheidt (30'000 vortoj) en la finna (ambauxdirekten), por la latvan mi havas ecx du: malgranda latva-angla kaj pli granda germana-latva/latva-germa kun nur 4'300 vortoj. Kaj ecx por la albanan mi jam havas unun: 12'000 vortoj, ankaux en ambaux direktojn kun la germana.
Mi subite sxangxos unu de ili kontraux mongolan vortaron. Aux cxu vi jam havas vortaron en la vogtlanda? Aux Obersorbisch-Deutsch? :>
Do, mi akceptas la finnan, sed char la mongola estas pli granda (havas chirkau 24 cm de alteco kaj enhavas 50'000 vortojn) kaj por vi shajne tre valora, mi ghojus, se vi povus aldoni ankau la albanan. Tamen mi chimomente havas financajn problemojn kaj perposhta forsendo estus aldona financa shargho por mi, pro tio estus bone, se ni povus fari tion en komenco de oktobro, bone?
(Mia nuna financa situacio estas iomete komparebla al tiu de rusa studento, kiu skribis en sian taglibron:
3a de septembro: mi malsatas
4a de septembro: mi malsatas
...
15a de septembro: mi malsatas
...
29a de septembro: mi malsatas, sed postmorgau ni fine ricevos stipendion
30a de septembro: mi malsatas, sed morgau ni fine ricevos stipendion
1a de oktobro: [sen enskribo]
2a de oktobro: mi nenion memoras
3a de oktobro: mi malsatas
...)